Tasuta

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

Tekst
iOSAndroidWindows Phone
Kuhu peaksime rakenduse lingi saatma?
Ärge sulgege akent, kuni olete sisestanud mobiilseadmesse saadetud koodi
Proovi uuestiLink saadetud

Autoriõiguse omaniku taotlusel ei saa seda raamatut failina alla laadida.

Sellegipoolest saate seda raamatut lugeda meie mobiilirakendusest (isegi ilma internetiühenduseta) ja LitResi veebielehel.

Märgi loetuks
Šrift:Väiksem АаSuurem Aa

– Nu, diris S-ro Utterson, tia parolo ne estas deca.

La alia rikanis laŭte en sovaĝan ridon; kaj jen la sekvintan momenton, kun eksterordinara rapideco, li malŝlosis la pordon kaj malaperis en la domon. La leĝisto staris dum kelka tempo post kiam S-ro Hyde forlasis lin, la bildo de l’ maltrankvileco. Tiam li malrapide supreniris la straton, haltetante post ĉiuj du-tri paŝoj, kaj metante la manon al la frunto, kiel homo en ia menta perpleksiteco14. La problemo, kiun li promenante tiele pripensis, estis el speco, kiu malofte solviĝas. S-ro Hyde estis pala, kaj havis pigmean eksteraĵon; li donis la impreson de malbelformiteco sen ia nomebla malbeleco de formo, li havis mallogan rideton, kaj li estis kondutinta kontraŭ la leĝisto kun ia mortigula miksaĵo de timemeco kaj trokuraĝo, kaj li parolis per raŭketa mallaŭtaĉa kaj iom rompita voĉo – ĉiuj ĉi punktoj estis kontraŭ li; sed ĉio ĉi tio kune ne sufiĉis por klarigi la ĝis tiam nekonitan naŭzon, abomenon kaj timon, kun kiu S-ro Utterson rigardis lin:

– Devas esti io plu, diris en si la perpleksita15 sinjoro. Estas ja io plu, se mi povus por ĝi eltrovi nomon. Dio min benu! la viro ŝajnas apenaŭ homa. Io troglodita, ni diru? aŭ ĉu estas tie nur la radiado de malpurega animo, kiu tiel traspiras kaj transfiguras sian argilan loĝejon? La lasta, mi pensas; ĉar, ho mia malfeliĉa maljuna Harry Jekyll! se mi iam legis sur vizaĝo la subskribon de Satano, estas sur tiu de via nova amiko.

Ĉirkaŭ la angulo de la flankstrato estis placo kun antikvaj, belaspektaj domoj, jam plejparte kadukiĝintaj el ilia antaŭa gloro, kaj luigitaj po etaĝoj kaj ĉambraroj al homoj el ĉiuj specoj kaj cirkonstancoj: mapgravuristoj, arĥitektoj, fi-reputaciaj leĝistoj, kaj la agentoj de kaŝataj entreprenoj. Unu konstruaĵo, tamen, la dua for de la angulo, estis ankoraŭ tute okupata; kaj, antaŭ ĝia pordo, kiu portis grandan ŝajnon de riĉeco kaj komforto, kvankam ĝi estis nun envolvita en mallumo, krom ĉe la fenestreto super ĝi, S-ro Utterson haltis kaj frapis. Bone vestita, maljuneta servisto malfermis la pordon.

– Ĉu D-ro Jekyll estas hejme, Poole?16 demandis la leĝisto.

– Mi certigos, S-ro Utterson, diris Poole, dume enlasante la vizitanton en grandan komfortan vestiblon kun malalta plafono, pavimitan per kahelegoj, hejtatan (laŭ la maniero de kampara domego) per hela malfermita fajro kaj meblitan per multekostaj mebloj el kverko.

– Ĉu vi volas atendi tie ĉi apud la fajro, sinjoro? aŭ ĉu mi eklumigu por vi en la manĝoĉambro?

– Ĉi tie, mi dankas, diris la leĝisto; kaj li alproksimiĝis kaj apogis sin sur la alta fajrgardilo. Tiu ĉi vestiblo, en kiu li nun restis sola, estis favorita fantazio de lia amiko la doktoro; kaj Utterson mem kutimis paroli pri ĝi kiel la plej agrabla ĉambro en Londono. Sed hodiaŭ nokte estis tremaĉo en lia sango; la vizaĝo de Hyde kuŝis peze sur lia memoro; li sentis – kio ĉe li estis malofta – naŭzon kaj malŝaton pri la vivo; kaj en la malgajeco de sia humoro, li kvazaŭ legis minacon en la flagrado de la fajrlumo sur la poluritaj mebloj kaj en la maltrankvila eksaltado de la ombraĵo sur la plafono. Li hontis pro la trankviliĝo, kiun li sentis, kiam Poole baldaŭ revenis por anonci, ke D-ro Jekyll estis elirinta.

– Mi vidis S-ron Hyde eniri per la pordo de la iama dissekcia ĉambro, Poole, li diris, ĉu tio estas tute bona, kiam D-ro Jekyll estas for de l’ hejmo?

– Tute bona, S-ro Utterson, respondis la servisto, S-ro Hyde havas ŝlosilon.

– Via mastro ŝajnas multe konfidi al tiu junulo, Poole, daŭrigis la leĝisto reve.

– Jes, sinjoro, tion li ja faras, diris Poole, ni ĉiuj ricevis ordonojn, lin obei.

– Mi ne pensas, ke mi iam renkontis lin ĉi tie, diris Utterson.

– Ho, ne, efektive, sinjoro. Li neniam estas tablogasto tie ĉi. Mi ja vidas lin tre malofte ĉi-tiuflanke de la domo; li plej ofte venas kaj iras per la laboratorio.

– Nu, bonan nokton, Poole.

– Bonan nokton, S-ro Utterson.

Kaj la leĝisto ekiris al sia hejmo kun tre malgaja koro.

– Malfeliĉa Harry Jekyll, li pensis, miaj pensoj min trompas se li ne perdiĝas en profundajn akvojn! Li estis tre malbonkonduta, kiam li estis juna, antaŭ tre longe, ja vere, sed en la leĝaro de Dio statuto de limigo ne ekzistas. Ha! devas esti tio; la fantomo de iu malnova peko; la kancero de iu kaŝita malhonoro; la puno venanta, pede claudo, jarojn post kiam la memoro forgesis kaj la memamo pardonis la kulpon.

Kaj la leĝisto, timigita de la penso, zorgmeditis dum iom da tempo pri sia propra estinta vivo, serĉante en ĉiuj anguloj de sia memoro, timante ke, hazarde, ia malnova pekaĵo el tie eksaltu al la lumo. Lia estinta vivo estis sufiĉe senkulpa; malmultaj homoj povus legi la arĥivojn de sia vivo kun malpli da antaŭtimo. Li, tamen, estis humiligita ĝis la polvo pro la multaj malbonaĵoj, kiujn li iam faris, kaj relevita en sobran kaj timoplenan dankemecon pro tiuj multaj, kiujn li estis tiel preskaŭe farinta sed tamen evitinta. Kaj poste, revenante al sia antaŭa temo, li eklumigis radion de espero.

– Tiu ĉi S-ro Hyde, se oni lin esploradus, li pensis, devas ja havi siajn proprajn sekretojn; nigrajn sekretojn, laŭ sia mieno; sekretojn kompare al kiuj la plej malbonaj de malfeliĉa Jekyll estus kvazaŭ sunlumo. La afero ne povas daŭri tia, kia ĝi estas. Mi malvarmiĝas, kiam mi pensas pri tiu ĉi estaĵo rampanta kiel ŝtelisto al la lito de Harry! Malfeliĉa Harry, kia vekiĝo! Kaj la danĝero! Ĉar se tiu ĉi Hyde suspektas la ekziston de la testamento, li povos malpacienciĝi pro deziro heredi. Ha, mi devos meti la ŝultron al la tasko, – se nur Jekyll tion al mi permesos, li aldonis. Ĉar denove li vidis antaŭ la okulo interna, klarajn kiel diafanaĵo, la strangajn kondiĉojn de la testamento.

Doktoro Jekyll estis tute senĝena

Post du semajnoj, laŭ bonega bonŝanco, la doktoro invitis al unu el siaj agrablaj vespermanĝoj kvin aŭ ses malnovajn intimulojn, ĉiuj inteligentaj estimindaj homoj, kaj ĉiuj kompetentuloj pri la bona vino; kaj S-ro Utterson tiel manovris, ke li restis post la foriro de la aliaj. Tio ne estis nova aranĝo, sed jam okazis dekojn da fojoj. Kie Utterson estis iel ŝatata, tie li estis tre multe ŝatata. Dommastroj amis reteni la sekan leĝiston, kiam la gajeguloj kaj la babilemuloj havis jam la piedon sur la sojlo por foriri; ili amis sidi dum iom da tempo kun lia netrudema kunesto, sin ekzercante por la soluleco, sobrigante siajn mentojn en lia riĉa silento, post la elspezado kaj streĉigado de l’ festeco. Al tiu ĉi regulo, D-ro Jekyll ne estis escepto; kaj dum li nun sidis ĉe la kontraŭa flanko de la fajro, – granda, belforma, glatvizaĝa, kvindekjara viro, kun eksteraĵo eble iom ruzeta, sed kun ĉia signo de kapableco kaj bonkoreco, – oni povis ekvidi per liaj rigardoj, ke li havas al S-ro Utterson sinceran kaj varman korinklinon.

– Mi deziris paroli kun vi, Jekyll, komencis tiu ĉi. Vi konas tiun vian testamenton …

Atenta observanto povus konstati, ke la temo estas malagrabla; sed la doktoro elportis ĝin gaje.

– Mia malfeliĉa Utterson, li diris, vi estas kompatinda pro tia kliento. Mi neniam vidis homon tiel afliktita, kiel vi estis pro mia testamento; escepte se estus tiu ĉirkaŭligita pedanto Lanyon, pri tio, kion li nomas miaj sciencaj herezoj. Ho, mi scias, ke li estas bonegulo, – vi ne bezonas fari nuban vizaĝon, – efektiva bonegulo, mi ĉiam intencas vidi lin pli ofte; sed li tamen, malgraŭ ĉio, ĉirkaŭligita pedanto ja estas; ignoranta, aroganta pedanto. Mi neniam pri iu estis pli dolore trompita, ol pri Lanyon.

– Vi scias, ke mi neniam aprobis ĝin, daŭrigis Utterson, senkompate malatentante la novan temon.

– Mian testamenton? Jes, certe, mi scias tion, diris la doktoro iomete akre, tion vi jam diris al mi.

– Nu, mi diras tion al vi denove, daŭrigis la leĝisto; mi lastatempe eksciis ion rilate al la juna Hyde.

La granda bela vizaĝo de D-ro Jekyll paliĝis ĝis la lipoj mem, kaj nigreco aperis ĉirkaŭ liaj okuloj.

– Mi ne volas aŭdi plu, li diris. Tiun temon, mi pensis, ni konsentis ne plu aludi.

– Tio, kion mi aŭdis, estis abomena, diris Utterson.

– Tio ne povas ŝanĝi la aferon. Vi ne komprenas mian pozicion, respondis la doktoro, kun ia nekonsekvenceco de maniero. Mi troviĝas en doloriga situacio, Utterson. Mia pozicio estas tre stranga, ja tre stranga. Estas unu el tiuj aferoj, kiujn la diskutado ne povas ripari.

– Jekyll, diris Utterson, vi min intime konas; mi estas homo konfidinda. Faru pri ĉi tio plenan malkaŝan konfeson, kaj mi neniel dubas, ke mi povos eltiri vin el via embaraso.

– Mia bona Utterson, diris la doktoro, estas treege bona viaparte, kaj mi ne trovas vortojn, per kiuj vin danki. Mi plene kredas vin; mi konfidus al vi plivole ol al ĉiu alia vivanta, ja, plivole ol al mi mem, se mi povus fari la elekton; sed vere ne estas tio, kion vi supozas, ne estas tiel malbone; kaj ĝuste por trankviligi vian bonan koron, mi diros al vi ĉi tion: Tuj kiam mi volos, mi povos min liberigi de S-ro Hyde. Pri tio mi donas al vi mian manon, kaj mi dankas vin ree kaj ree. Kaj mi aldonos nur unu malgrandan vorton, Utterson, kiun, – mi estas certa pri tio, – vi akceptos sen ofendiĝo: ke ĉi tio estas privata afero, kaj mi vin petas, lasu ĝin dormadi.

 

Utterson pripensadis dum kelkaj momentoj, rigardante en la fajron.

– Mi havas nenian dubon, ke vi estas tute prava, li diris fine, stariĝante.

– Nu, bone, sed ĉar ni tuŝis tiun ĉi aferon, kaj por la lasta fojo, kiel mi esperas, daŭrigis la doktoro, estas unu punkto, kiun mi dezirus al vi komprenigi. Mi havas vere grandan intereson al la malfeliĉa Hyde. Mi scias, ke vi vidis lin; li tion diris al mi; kaj mi timas, ke li kondutis malĝentile. Sed mi ja sincere havas grandan, grandegan intereson al tiu junulo; kaj se mi estus forprenita, Utterson, mi deziras, ke vi promesu al mi, toleri lin kaj havigi al li liajn rajtojn. Vi tion farus, mi pensas, se vi scius ĉion; kaj estus ŝarĝo forigita de mia animo, se vi promesus.

– Mi ne povas ŝajnigi, ke mi iam amos lin, diris la leĝisto.

– Tion mi ne postulas, petegis Jekyll, metante sian manon sur la brakon de la alia, mi postulas nur la justecon; mi petas nur, ke vi helpu lin pro amo al mi, kiam mi ĉi tie ne estos plu.

Utterson ekĝemis malgraŭvole.

– Nu, li diris, mi promesas.

La afero pri la Carew 17 – mortigo

Preskaŭ unu jaron poste, en la monato oktobro 18**, Londono estis ektimigita de krimo de stranga kruelegeco, kiun igis pli rimarkinda la alta rango de la viktimo. La detaloj estis malmultaj kaj timigaj. Servistino, loĝanta sola en domo ne malproksima de la rivero, estis suprenirinta por kuŝiĝi ĉirkaŭ la dekunua. Kvankam nebulo ruliĝadis super la urbo dum la fruaj horoj, la unua parto de la nokto estis sennuba, kaj la strateto, sur kiun rigardis la fenestro de la servistino, estis brile lumigata de la plena luno. Ŝajnas, ke ŝi estis romantikema, ĉar ŝi sidiĝis sur sian keston, kiu staris ĝuste sub la fenestro, kaj enprofundiĝis en revadon. Neniam, – ŝi kutimis diri kun fluantaj larmoj, kiam ŝi rakontis la okazintaĵon, – neniam ŝi estis sentinta sin pli en paco kun ĉiuj homoj, aŭ pensinta pli bonvole pri la mondo. Kaj dum ŝi tiel sidadis, ŝi ekvidis maljunan, belan sinjoron kun blankaj haroj, alproksimiĝantan sur la strateto; kaj antaŭenirantan renkonte al li, alian tre malgrandan sinjoron, kiun komence ŝi malpli atentis. Kiam ili alvenis ĝis reciproka aŭdebleco – kio estis ĝuste sub la okuloj de la servistino – la pli aĝa viro klinsalutis kaj alparolis al la alia per tre bela maniero de ĝentileco. Ne ŝajnis, ke la temo de lia parolado estas grava; efektive, de lia montrado ŝajnis, ke li nur demandas pri la vojo; sed la luno brilis sur lian vizaĝon dum li parolis, kaj plaĉis al la knabino ĝin observi, tiel senkulpan kaj malnovmodan bonkorecon de maniero ĝi ŝajnis elspiri, tamen estis ankaŭ ĉe ĝi io alta, kvazaŭ de ia bonfondita memkontento. Baldaŭ ŝia rigardo vagis al la alia, kaj ŝi estis surprizita rekoni en li unu S-ron Hyde, kiu foje vizitis ŝian mastron, kaj al kiu ŝi eksentis antipation. Li portis en la mano pezan bastoneton, kiun li sencele manumis; sed li respondis nenian vorton, kaj ŝajnis aŭskulti kun malfacile retenata malpacienco. Kaj tiam subite li eksplodis en grandan flamiĝon de kolero, frapante per la piedo, svingegante sian bastonon, kaj kondutante, – kiel diris la servistino, – kvazaŭ frenezulo. La maljunulo retiriĝis unu paŝon, kun mieno de homo treege surprizita kaj iome ĉagrenita; kaj ĉe tio, S-ro Hyde diskrevigis ĉiujn limojn kaj bastonegis lin teren. Kaj jen tuj poste kun simia furiozo li premegadis subpiede sian viktimon, kaj hajligis sur lin tian ventegon da batoj, ke la ostoj aŭdeble frakasiĝis kaj la korpo saltadis sur la vojo. Pro la teruro de tiu vidaĵo kaj tiuj sonoj, la servistino svenis.

Estis la dua horo, kiam ŝi rekonsciiĝis kaj venigis la policon. La mortiginto jam antaŭ longe foriris; sed tie kuŝis lia mortigito meze de la strateto, nekredeble senformigita. La bastono per kiu la ago estis farita, kvankam el iu malofta tre fortika kaj peza ligno, rompiĝis ĉe la mezo per la egeco de tiu sensenta krueleco, kaj unu splitigita duono estis ruliĝinta en la defluilon, la alian sendube forportis la mortiginto. Monujo kaj ora poŝhorloĝo estis trovitaj sur la mortigito, sed nenia karto aŭ papero, krom sigelita kaj afrankita koverto, kiun li kredeble portis al la poŝto, kaj kiu surhavis la nomon kaj adreson de S-ro Utterson. Tiun ĉi oni alportis la sekvintan matenon al la leĝisto antaŭ ol li leviĝis; kaj ĝin vidinte kaj sciiĝinte pri la cirkonstancoj, li tuj elpuŝis solenan lipon.

– Mi diros nenion, ĝis mi vidos la kadavron, li diris, ĉi tio povas esti tre grava. Bonvolu atendi dum mi vestiĝos.

Kaj kun la sama serioza vizaĝo li rapide matenmanĝis kaj veturadis al la policejo, kien oni estis alportinta la kadavron. Tuj kiam li eniris en la ĉambron, li faris jesan kapsignon.

– Jes, li diris, mi rekonas lin. Mi bedaŭras diri, ke tiu ĉi estas Sir Danvers Carew.

– Mia Dio! sinjoro, ekkriis la policisto, ĉu estas eble? Kaj tuj poste lia okulo ekbrilis pro profesia ambicio. Tio ĉi faros grandan bruon, li diris, kaj eble vi povos helpi nin kapti la krimulon. Kaj mallonge li rakontis tion, kion la servistino estis vidinta, kaj almontris la rompitan bastonon.

S-ro Utterson jam tremis ĉe la nomo Hyde; sed kiam oni metis antaŭ lin la bastonon, li ne povis dubi plu; rompita kaj elbatita kvankam ĝi estis, li rekonis ĝin kiel unu, kiun li mem donacis antaŭ multaj jaroj al Harry Jekyll.

– Ĉu tiu ĉi S-ro Hyde estas persono de malalta kresko? li demandis.

– Speciale malgranda kaj speciale fi-aspekta, tiel la servistino lin nomas, diris la oficisto.

S-ro Utterson pripensadis; poste, levante la kapon:

– Se vi venos kun mi en mia veturilo, li diris, mi kredas, ke mi povos konduki vin al lia domo.

Estis jam preskaŭ la naŭa de la mateno, kaj okazis la unua nebulo de la sezono. Granda ĉokoladkolora vaporo malleviĝis de la ĉielo kvazaŭ ĉerkokovrilo, sed la vento senĉese atakegis kaj forpelis tiujn remparigitajn vaporojn; tiel, ke dum la malrapida rampado de la fiakro el unu strato sur la alian, S-ro Utterson povis vidi mirindan nombron da gradoj kaj nuancoj de krepuska lumo; ĉar jen malhelis kvazaŭ en la profundo de vespera ĉielo; jen la ardado de riĉa flamstriita bruno, kiel la brilo de ia stranga brulado, kaj jen, momente, la nebulo tute distriĝis, kaj palega radio da taglumo traglitis inter la turniĝantaj volvaĵoj de l’ vaporo. La funebreca kvartalo Soho, vidata sub ĉi tiuj ŝanĝiĝantaj ekrigardoj kun siaj kotaj vojoj kaj malelegantaj preterirantoj, kaj siaj lanternoj, kiuj estis aŭ ankoraŭ ne estingitaj aŭ rebruligitaj por kontraŭbatali tiun ĉi malĝojan reinvadon de la mallumo, ŝajnis, al la okuloj de la leĝisto, simili kvartalon de urbo en ia koŝmaro. Liaj pensoj, plie, estis tinkturitaj de la plej malgajaj koloroj; kaj kiam li ekrigardis sian veturkunulon, li sentis ian tuŝon de tiu teruro al la leĝo kaj ĝiaj oficistoj, kiu foje povas ataki eĉ la plej honestan. Kiam la veturilo haltis ĉe la montrita adreso, la nebulo iome leviĝis, kaj li ekvidis malhelan straton, ĝindrinkejon, francan manĝejaĉon, multajn ĉifone vestitajn infanojn, kunpremitajn en la domaj enirejoj, kaj multajn virinojn, el diversaj nacioj, elirantajn kun ŝlosilo en la mano por trinki matenan glason; kaj, la sekvintan momenton, la nebulo, bruna kiel la umbro-tero, remalsuprenvenis sur tiun lokon kaj fortranĉis lin de la friponejo lin ĉirkaŭanta. Ĉi tie estis la hejmo de la favorato de Henry Jekyll; de homo heredonta kvaronon da miliono sterlinga.

Arĝenthara maljunulino, kun vizaĝo kvazaŭ el eburo, malfermis la pordon. Ŝi havis malbonan vizaĝon, glatigitan per la hipokriteco; sed ŝia maniero estis bonega.

– Jes, ŝi diris, ja logas S-ro Hyde tie ĉi, sed ne estas hejme, li estis en la domo lastan nokton tre malfrue, sed reeliris post malpli ol unu horo; tio tute ne estas stranga; liaj kutimoj estas tre neregulaj, kaj li ofte forestas; ekzemple, ĝis hieraŭ ŝi ne vidis lin jam de preskaŭ du monatoj.

– Bone, ni do deziras vidi liajn ĉambrojn, diris la leĝisto; kaj, kiam la virino komencis deklari, ke tio estas neebla: Mi devas sciigi al vi, kiu estas ĉi tiu kun mi, li aldonis: Tiu ĉi estas Inspektoro Newcomen, el Scotland Yard18.

Ekbrilaĉo de malama ĝojo aperis sur la vizaĝo de la virino.

– Ha! ŝi diris, li estas serĉata! Kion li faris?

S-ro Utterson kaj la inspektoro rigardis sin reciproke.

– Li ne ŝajnas esti tre populara persono, diris ĉi tiu.

– Kaj nun, mia bonulino, permesu, ke mi kaj tiu ĉi sinjoro iome ĉirkaŭrigardu.

El la tuta domo, kiu krom pro la maljunulino restis senhoma, S-ro Hyde estis okupinta nur du ĉambrojn; sed tiuj estis meblitaj lukse kaj bonguste. Ŝranko estis plenigita de bona vino; la teleraro estis el arĝento, la tukaro eleganta; bona pentraĵo pendis sur la muro, donaco (Utterson supozis) de Henry Jekyll, kiu estis granda virtuozo; kaj la tapiŝoj estis dikegaj kaj el agrablaj koloroj. En tiu ĉi momento, tamen, la ĉambroj portis ĉian signon de antaŭnelonga kaj rapida traserĉado; dise sur la planko kuŝis vestaĵoj, kun la poŝoj turnitaj eksteren; ŝloseblaj tirkestoj staris malfermitaj, kaj sur la fajrejo kuŝis amaso da griza cindro, kvazaŭ multe da paperoj estis bruligitaj. El ĉi tiu cindramaso la inspektoro eltiris la dikan ekstremaĵon de verda ĉeklibro, kontraŭstarintan la efikon de la fajro; la alia duono de la bastono estis trovita post la pordo; kaj, ĉar tio ĉi certigis liajn suspektojn, la policano deklaris sin ravita. Vizito al la banko, kie oni sciigis lin, ke kelkmilo da funtoj sterlingaj kuŝas tie je la kredito de la mortiginto, kompletigis lian kontentecon.

– Vi povas havi fidon, sinjoro, diris li al Sinjoro Utterson, ke mi nun havas lin bone en la mano. Li sendube perdis la kapon, alie li neniam lasus la bastonon, kaj, antaŭ ĉio, neniam bruligus la ĉekaron. Nur per mono li povas ja vivi. Ni havas nenion por fari, krom atendi lin ĉe la banko kaj eldoni la afiŝetojn.

Tiu ĉi lasta afero, tamen, ne estis tiel facila; ĉar S-ro Hyde havis malmulte da konatoj, eĉ la mastro de la servistino lin vidis nur dufoje, lian parencaron oni povis eltrovi nenie, li estis neniam fotografita, kaj la nemultaj, kiuj povis lin priskribi, tute malkonsentis inter si, laŭ la kutimo de ordinaraj observantoj. Pri nur unu sola punkto ili konsentis; kaj tiu estis la obsedanta sento de neesprimita kripleco, per kiu la fuĝinto impresis tiujn, kiuj lin vidis.

14Perpleksiteco: Tiu implikita stato de la mento, en kiu oni ne klare komprenas, aŭ dubas aŭ hezitas, pro konfuzataj ideoj (Perpleksi = meti en tiun staton). A. perplexity, F. perplexité, G. Verworrenheit, H. perplejidad.
15Perpleksita: A. perplexed, puzzled, F. embrouillé, embarrassé. G. verwirrt, perplex, H. perplejo.
16Elp. Pul.
17Elp. Karu.
18Elp. Njukomen el Skotland Jard (la ĉefoficejo de la londona detektiva polico).