Tasuta

Ama Stelaro

Tekst
iOSAndroidWindows Phone
Kuhu peaksime rakenduse lingi saatma?
Ärge sulgege akent, kuni olete sisestanud mobiilseadmesse saadetud koodi
Proovi uuestiLink saadetud

Autoriõiguse omaniku taotlusel ei saa seda raamatut failina alla laadida.

Sellegipoolest saate seda raamatut lugeda meie mobiilirakendusest (isegi ilma internetiühenduseta) ja LitResi veebielehel.

Märgi loetuks
Šrift:Väiksem АаSuurem Aa

Sceno kvara

Matildo (sola)

Kompatinda! La kulpo, fine, estas de tiuj, kiuj ŝin edukis. Ĉe ili estas la teruro, per kiu oni penadas korekti la infanon. – Anstataŭ montri al ĝi la malbonon, oni minacas per fantaziaĵoj, kaj plenigante malhele la infanan spiriton per strangaĵoj, antaŭe oni preparas ĝin por ĉiuj malveraj ideoj, faras el ĝi timemulojn, kaj la eraro; kaj antaŭjuĝoj, kiuj falas en la nescion spiritan de la mensogo, multobliĝas je superstiĉoj. Pensante nur pri mi, la kompatinda knabino daŭrigus sian oficon – ŝia superstiĉo ne min timigas – mi estas tre bone kirasita kontraŭ ĝi: bedaŭrinde, la spirito de Eleonoro ankoraŭ ne estas tute formita, kaj ĉio, kio falas en ĝin, povas fariĝi floro aŭ dorno. Hodiaŭ estas la nigra papilio, morgaŭ la akrido verda, poste la grilo, poste la musido… Ne! Ni evitu ĝustatempe pli grandan malbonon.

Sceno kvina

Matildo kaj Eleonoro

Eleonoro

(eniras kurante, profunde senkuraĝa, kaj lasas sin fali sur seĝon, etendante bluan paperon al Matildo.)

Voĉo (obtuza)

Legu, panjo. Mi ne kuraĝas.

Matildo

Kio estas tio?

Eleonoro

Telegramo.

Matildo

Ĉu vi ricevis ĝin nun?

Eleonoro

Ĝuste nun.

Matildo

De kie ĝi venas?

Eleonoro

De Laranĵeiras…10 (Tragedie.) La papilio…

Matildo

Ĉu la papilio alportis ĝin?

Eleonoro

Nedube…!

Matildo

Ĉu la papilioj estas nun dungitaj en la telegrafejo? Mi ne sciis.

Eleonoro

Ne ŝercu, panjo. Mi estis certa pri tio.

Matildo

Pri la telegramo?

Eleonoro

Aŭ pri alia afero… pri ia malfeliĉo. Mario estis preĝanta, panjo vokigis ŝin… Jen vi havas.

Matildo

Vere la malfeliĉo ne povus veturi pli rapide – por ne perdi tempon ĝi venis telegrafe. (Eleonoro ploras.) Sed ne malkvietiĝu, antaŭ ol vi legis la telegramon, kaj eĉ vi ne scias de kiu ĝi venas.

Eleonoro

Ĝi estas de Eŭgenio.

Matildo

Kiu Eŭgenio?

Eleonoro

Eŭgenio de Lima, tiu, kiu loĝas en Laranĵeiras.

Matildo

Ia kolegino? (Jesa kapsigno de Eleonoro.) Kaj ŝi estis malsana?

Eleonoro

Mi ne scias… Certe ŝi mortis.

Matildo

Do, la telegramo ne venas de Laranĵeiras, filino, – ĝi venas de la alia mondo.

Eleonoro

Ho! panjo…

Matildo

Ni vidu. Kvietiĝu. (Malfermas la telegramon kaj legas ridetante.) Vere la papilio…

Eleonoro (ektremege)

Ŝi mortis!

Matildo (legante kviete)

"Eleonoro. Atendas vin morgaŭ nepre, bapto Mimi. Eŭgenio."

Eleonoro (surprizite)

Ha!

Matildo

Ŝajnas, ke la novaĵo ne postulas funebron?

Eleonoro

Pri la bapto de la pupo… Mi estas la baptopatrino. (Rekvietiĝinte.) Kia senpezigo!

Matildo

Vi vidas, ke vi estis nejusta pri la papilio.

Eleonoro

Ha! Sed kiu scias tion, kio povos ankoraŭ okazi.

Matildo

Jes. Povos ankoraŭ okazi multe da aferoj. Vi povos, ekzemple, opinii, ke la vesto, kiun la kudristino sendis, ne alĝustiĝas al via nova ĉapelo…

Eleonoro

Ĉu la vesto jam venis?

Matildo

De mallonge.

Eleonoro

Kaj panjo diris nenion.

Matildo

Vi estis priokupata pri la papilio kaj pri la ŝercaĵoj de Mario.

Eleonoro

Vi parolas tiamaniere, ĉar vi ne vidis la papilion.

Matildo

Mi jam diris al vi, ke ili kutimas dormi sur mia litkurteno; pro tio mi ne havas terur-sonĝojn, kaj mi ne envias la feliĉegon de la plej feliĉegaj, ĉar mi konsideras min perfekte feliĉa. Kaj vi ankaŭ estas tia: vi havas patron, kiu vin amegas; kaj mia koro… Kion plu vi volas? (Altirante ŝin al si.) Diru: ĉu vi kredas ankoraŭ je la influo fatala de la insektoj?

Eleonoro (timeme)

Mario…

Matildo

Mario estas kompatinda vilaĝano, mia filino; ŝi estis edukita de nekleruloj, kiuj plenigis al ŝi la kapon per absurdaĵoj. Via religio, kiu estas tute pureca, forigas kaj batalas ĉiajn superstiĉojn. Ĉu vi kredas, ĉu vi opinias eblaĵo, ke Dio fidu la sekretojn de sia kompato aŭ la decidojn de sia kolero al la vagantaj papilioj aŭ al la akridoj? Ĉu vi kredas, ke Li sciigu siajn intencojn laŭ maniero malmulte pura aŭ mallerta, elverŝigante oliv-oleon aŭ dispecigante spegulojn, kaj ke Li donu al estaĵo simplanima eksterordinarajn povojn por nuligi siajn intencojn? Ĉu vi ne vidas, ke ĉio tio estas kontraŭ la komuna saĝo kaj kontraŭ la principoj de via kredo? Vi parolas pri nigra papilio, kaj vi ne havis ankoraŭ, dum viaj ferioj, tagon pli ĝojan ol la hodiaŭan. Estas motivo, por ke vi malfermu larĝe la fenestrojn de via ĉambro, lasante, ke ili eniru centoble, la antaŭdirantaj papilioj. (Karese.) Forkuru de la kredaĉoj, ne atentu pri malsaĝaj vortoj. Mario estas malspritulino – ŝi vivas en la mallumo de la nescio, en kiu oni lasis ŝin, kaj, el la mallumo, la malfeliĉa elprenas ĉiujn malĝojegajn fantaziojn, per kiuj ŝi venenigadis kaj miregigadis vian spiriton. Papilioj, ili estu iaj ajn, de tiu aŭ alia koloro, ĉiuj ili estas nedanĝeraj – ili vivas serĉante la lumon – la sunon aŭ la flamon de l’ hejmoj. Ili ne alportas antaŭdirojn, ili alportas ĉarmojn, ili estas la evidentigo de la granda vivo, kiu plenigas la planedon loĝatan de ni. Tiaj estas la papilioj.

Sceno sesa

La samaj kaj Mario

Mario (kun pakaĵo, singultante)

Jen mi, mastrino. (Al Eleonoro.) Atentu, fraŭlino; nur pro tio, ke mi multe amas vin, oni forsendas min.

Eleonoro

Kiu forsendis vin?

Mario

La mastrino. Ĉu vi ne scias? Mi rakontis la aferon pri la nigra papilio, kaj ŝi maldungis min. Ĉu mi ne diris al vi, ke okazos ia malfeliĉo? La papilio eraris: anstataŭ eniri en mian ĉambron, ĝi eniris en la vian; sed la antaŭdiro estis por mi. Plie, mia pugn-amuleto fendiĝis; mi lasis ĝin sub la suno. Ĉio nebona okazas al mi. Fine, la volo de Dio plenumiĝu.

Eleonoro

Ĉu panjo forsendas ŝin?

Matildo

Jes.

Eleonoro

Kial?

Matildo

Ŝia apudesto ne konvenas al vi. Ne nur la korpaj malsanoj estas komunikeblaj, tiuj de la spirito ankaŭ estas.

Eleonoro

Do, nur pro la superstiĉaĵoj?

Matildo

Vere tio estas bagatelo…

Eleonoro

Kvietiĝu. De nun mi ne lasos min impresi, kaj eĉ mi bonfaros al ŝi.

Matildo

Ĉu vi?

Eleonoro

Panjo diris al mi de ne longe, ke pro nescio ŝi agas malbone.

Matildo

Jes, vere.

Eleonoro

Do, la nescio estas afero facile korektebla. Kaj jen mi korektos ŝin: mi tuj ekinstruos ŝin la legadon.

Matildo

Vi povas diri: mi tuj lumigos ŝian animon.

Eleonoro

Permesu, ke ŝi restu, panjo. Mario estas bonega knabino.

Matildo

Se vi promesas plenumi, kion vi diris…

Eleonoro

Mi promesas. Ŝi alportis al mi la mallumon, mi kompense liveros al ŝi la lumon.

Matildo

Tre bone. Nun al la sibilo. (Vokante.) Mario!

Mario (elviŝante la okulojn)

Jes, sinjorino!

Matildo

Eleonoro petas, ke mi restigu vin, kaj mi ne volas ĉagreni ŝin, por ke ŝi ne atribuu tion al la influo de la nigra papilio.

Mario

Tiu malŝatinda!

Matildo

Se la familianoj plaĉas al vi…

Mario (lasante fali la pakaĵon)

Se ili plaĉas!.. Sed kie mi trovos la zorgojn, kiujn mi ricevas tie ĉi, la afablaĵojn, kiujn vi faras al mi?

Matildo

Nu! Vi povas resti kun ni la tutan tempon, kiun vi volos, se vi lernos kredi, ke la papilioj flugas pace kaj la akridoj, kaj se vi ne faros sorĉaĵojn ĝusta-tempajn aŭ ne-ĝustatempajn.

Mario

Mi promesas, mastrino. Mi mem vivas tre enuigita de tiuj aferoj. Ĉio okazas inverse. Ĉu vi volas scii? Mian tutan salajron de la pasinta monato mi perdis pro aĉeto de biletoj de loterio, kaŭze de akrideto. Mi renkontis unu ĉe mia kapkuseno, kaj pro tio, ke mia patrino ĉiam diradis: "Akrideto ĉe kapkuseno, mono, multe da mono", mi aĉetis biletojn abundege.

Eleonoro

Kaj poste?

Mario

Ĉiuj nepremiitaj. La papilio aliras al la ĉambro de la fraŭlino, kaj la domo falas sur min.

Matildo

Tio taŭgas, por ke vi konvinkiĝu. Krom tio, ke vi restas en mia domo, Eleonoro proponas instrui vin pri la legado.

Mario (ĝoj-radie)

Ĉu vi, fraŭlino?

Eleonoro

Jes.

Mario

Ha! La blanka papilio, kiu venis antaŭhieraŭ.

Matildo (severe)

Kion vi diras?

Mario

Neniam plu, mastrino… (Tre mallaŭte.) La blanka papilio… (Kun la manoj en teniĝo de preĝo.) Legi! Kian volon legi mi havas, vivi kun la okuloj en la libroj! Estas dirate, ke kiam oni legas, estas kvazaŭ oni havas flugilojn – oni iras kien oni volas, ni vidas kion ni deziras… Kaj mi tre volas vidi, sed mi estas kvazaŭ blindulino… Ha, fraŭlino! Ne, la papilio ne estis nigra… ne povis esti… Ha, fraŭlino!.. Mi vivas antaŭ palaco el oro kaj eburo… La pordoj estas fermitaj, interne estas riĉaĵoj… Kiaj riĉaĵoj!.. Kaj jen la fraŭlino, kiu diras al mi: "Mario, prenu la ŝlosilojn de l’ palaco, malfermu la pordojn kaj eniru". Legi!

Matildo

Nu! Ĉu vi volas?

Mario

Ĉu mi volas?! Ho, mastrino!..

Matildo

Kaj vi promesas neniam plu diri sensencaĵojn similajn al tiuj, kiujn vi diradis al Eleonoro?

Mario

Mi diradis, ĉar mi kredis, sed nun mi estas konvikita, ke ĉio tio estas fabelo. Papilioj, akridoj, noktuoj… (Post silento.) Legi! (Subite.) Sed, fraŭlino, ĉu vi bone vidis…?

 

Eleonoro

Kion!

Mario

La… Ne… Mi ĵuras, mastrino, ke neniam plu mi parolos pri papilioj. (Tre mallaŭte.) Legi… Lerni la legadon… Ne, ne estas eble, ke la papilio estis nigra… Ĝi estis blua, certe, de la koloro de l’ ĉielo…

Matildo

Nu, Mario?

Mario (ekstaze)

De la koloro de l’ ĉielo…

Eleonoro (ridante)

Kio, knabino…?

Mario

La… la… mia alfabetumo, fraŭlino… De la koloro de l’ ĉielo, kaj la literoj brilantaj kiel steloj… (Ploras kortuŝite.)

Matildo

Kompatinda knabino! Vere, estus kruelaĵo revenigi ŝin al la mallumo.

(Kurteno.)

Trioleto

 
La unuan fojon mi vidis vin,
Ne la plej feliĉa mi sentis min.
Donjo, arde mi vin adoris tuj
La unuan fojon mi vidis vin;
Sed adoro tia, en via kor’
Veran amon al mi elvekis, flor’.
La unuan fojon mi vidis vin,
Ne la plej feliĉa mi sentis min.
 

Alvoko

El "Rakontoj pri Amo", de João Baena

Sunradio falis sur la sep glavojn, kiuj disŝiras la bruston de la Sankta Virgulino Dolorata, kaj du gekolomboj flirtetis super la kornicoj de l’ templo, inter la densaj nuboj de bonodor-fumo, kiuj suprenleviĝis el la bonodor-fumiloj, maldikiĝante tra la altaroj kaj ogivoj. Genufleksinta, tre ĉasta kaj malĝoja, tenante blankegajn manojn kunmetitajn en sintenado de petego, kaj la beletajn okulojn turnitajn al la ĉielo, tiu, kiun mi amas kaj pri kiu mi sopiras, preĝis kun tiom da fervoro kaj piemeco, ke estus malfacile scii, ĉu ŝi petegis kompaton pri siaj grandaj kulpoj, ĉu ŝi preĝis ardege por la feliĉeco de sia amo.

– Sankta Virgulino Dolorata, protektu tiun, kiun mi amas, kaj pri kiu mi vane sopiras.

Mi amis ŝin en tiu mallonga intertempo per ĉiuj fortoj de mia animo, per tuta sincereco kaj ekmovo de unua kor-inklino.

Kaj kiam la Diservo finiĝis, mi ekvidis, ke mia feliĉego ankaŭ finiĝis, restante al mi nur la dolĉa-maldolĉa rememoro de tiuj forflugantaj momentoj dum kiuj mi ekvidis la paradizon, ne povante atingi ĝin.

– Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon.

Tiu, kiun mi amas, kaj pri kiu mi sopiras, de longe forlasis min; sed kiam ŝi forlasis min, ŝiaj belegaj okuloj renkontis la miajn, kaj neniam plu mi povas forgesi ilin, neniam plu.

Ili estis, tiuj okuloj, tiel klaraj tiel puraj, tiel kvietaj, ke oni dirus ilin faritaj el porcelano, kiel tiuj de la pupoj riĉaj. Okuloj, tiaj, kiaj, ne havante la reveman esprimon de la suferantoj, penetras en la profundon de l’ koroj por ĵeti en ilin la ĝermon de la pasio, kiu malsaĝigas kaj mortigas. Okuloj tiaj, kiaj delogas nin kaj suprenlevas nin al la ĉielo; kiuj forpuŝas nin kaj instigas nin al krimo.

– Sankta Virgulino Dolorata, protektu la marverdajn okulojn de la virino, kiun mi adoras kaj amas.

Ŝi forlasis min, sed ĉu brilas en la Supro la konsoliga lumo de la stelaroj, ĉu tereniĝas ĝermigante la teron, la brulantaj radioj de l’ suno, mi vidas ilin ĉiam fiksataj sur min, persistaj kaj kruelaj, revivigantaj al mi la doloron perdi ilin, kaj la sopiron, kiu kortuŝas min kaj doloras min, kiel malfeliĉulon. Sed mi deziregas vidi ilin, efektive, denove, surverŝantajn sur mian animon turmentitan la brilegon, kiu iluminas ilin kaj poste … poste morti.

Kaj kiam, ĉe la lasta momento, la animo forkuros el la tera elvolvaĵo, ili venu kompatemaj kaj malavaraj, doni al mi la lastan oleumon de sia kiso farita el lumo.

– Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon. Donacu al mi la favoron havi en la lasta momento, kiel du vakskandelegojn, tiujn adoratajn okulojn, kiuj forkuris de mi kaj sin impresas ĉiam sur mian retinon, persistaj kaj kruelaj, ĉu brilas en la Supro la konsoliga lumo de la stelaroj, ĉu tereniĝas, ĝermigante la teron, la varmegaj radioj de l’ suno.

– Sankta Virgulino Dolorata, estu malsevera, estu kompatema.

10Kvartalo de la urbo Rio de Janeiro.