Tasuta

La Aventuroj de Alicio en Mirlando

Tekst
iOSAndroidWindows Phone
Kuhu peaksime rakenduse lingi saatma?
Ärge sulgege akent, kuni olete sisestanud mobiilseadmesse saadetud koodi
Proovi uuestiLink saadetud

Autoriõiguse omaniku taotlusel ei saa seda raamatut failina alla laadida.

Sellegipoolest saate seda raamatut lugeda meie mobiilirakendusest (isegi ilma internetiühenduseta) ja LitResi veebielehel.

Märgi loetuks
Šrift:Väiksem АаSuurem Aa

ĈAPITRO XI
Kiu forŝtelis la tortojn?

Kiam ili alvenis, la Keraj Gereĝoj jam sidis sur sia trono, ĉirkaŭite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaŭ la tuta aro da ludkartoj.

Jen antaŭ la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda ferĉeno, kaj gardis lin du soldatoj, ĉiuflanke po unu. Apud la Reĝo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu ĉi havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulaĵon pergamenan. En la mezo de la juĝejo estis tablo, kaj sur la tablo Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi tre volas," pensis ŝi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la tortojn."

Tamen, konkludinte el la mienoj de la ĉeestantoj ke tio ne okazos, ŝi – por pasigi la tempon – komencis ĉirkaŭrigardi.

Ĝis la nuna momento neniam en la tuta vivo ŝi ĉeestis juĝejon; tamen ŝi estis iom leginta pri tiaj aferoj, kaj tre kontente ŝi konstatis ke ŝi povas facile identigi preskaŭ ĉion en la ĉambro.

"Jen," ŝi komencis, "sub la granda peruko, jen la juĝisto."

Sendube! Sed li estis ankaŭ la Reĝo, kaj ĉar li portis la kronon super la peruko li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaŭ la krono certe ne sidis konvene.

"Kaj jen," pensis Alicio daŭrigante la klasifikon, "la ĵurintarejo, kaj jenaj dekdu kreitaĵoj – ŝi nepre devis uzi tiun vorton, ĉar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj – supozeble estas la ĵurintoj."

Ŝi du, tri fojojn ripetis la vortojn "ĵurintoj, ĵurintarejo," ĉar ŝi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj ŝiaj samaĝuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon.

La dekdu ĵurintoj skribadis (ĉiuj senescepte) sur ardezaĵoj.

"Kion ili faras?" ŝi flustris al la Grifo, "ja antaŭ komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi."

"Ili skribas ĉiu sian propran nomon," la Grifo mallaŭte respondis, "pro la timo ke antaŭ la finiĝo de l' proceso ili forgesos ĝin."

"La stultuloj!" Alicio komencis per laŭta indigna voĉo, sed tuj ĉesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la juĝejo," kaj la Reĝo, almetinte la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis por sciiĝi kiu parolas.

Alicio povis certiĝi, same kvazaŭ ŝi rigardus la ardezojn de malantaŭ iliaj ŝultroj, ke ĉiuj ĵurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj eĉ ŝi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro. "Kiam la proceso finiĝos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksaĵon!"

La grifelo de unu ĵurinto komencis grinci. Tion kompreneble Alicio ne povis toleri. Do, ĉirkaŭirinte la juĝejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaŭ li, ŝi tre baldaŭ sukcesis forŝteli nerimarkite la grifelon. Tiel lerte ŝi klopodis ke la ĵurinteto (ĝi estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien ĝi malaperis. Li do, post longa ĉirkaŭserĉado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis tio, ĉar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon.

"La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Reĝo.

Laŭ tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulaĵon, kaj legis laŭte:

 
La Kera Damo bakis tortojn
En iu somertago!
Lakeo ŝtelis tiujn tortojn
Kaj kaŝis sub kratago!
 

"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Reĝo, direktante siajn rigardojn al la ĵurintoj.

"Ne, ne ankoraŭ," vigle intermetis la Kuniklo. "Antaŭ tio estas multe da procedoj."

"Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Reĝo.

La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj laŭte kriis: – "Unua atestanto!"

La unua atestanto estis la Ĉapelisto. Li venis en la ĉambron tra flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da buterpano.

"Pardonu, via Reĝa Moŝto," li komencis, "ke mi kunportas ĉi tiujn teaĵojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraŭ finis la temanĝadon."

"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?"

La Ĉapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis lin en la juĝejon kaj stariĝis kune, brako en brako.

"Je la dekkvara de Marto, mi kredas," li prove diris.

"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaŭ sammomente.

"Elskribu tion," diris la Reĝo al la ĵurintaro.

Laŭ tiu ordono, la ĵurintaro elskribis ĉiujn tri datojn sur la ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj spesdekoj!

"Demetu vian ĉapelon," diris la Reĝo al la atestanto.

"Ĝi ne estas mia," kontraŭdiris la Ĉapelisto.

"Do, ŝtelita!" ekkriis la Reĝo, turnante sin al la ĵurintoj: ĉiuj notis ke la ĉapelo estas ŝtelita.

"Mi tenas provizon da ili por vendi," la Ĉapelisto klarigis. "Propran ĉapelon mi havas neniun. Mi estas ja Ĉapelisto."

Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la Ĉapeliston. Sub ŝia rigardego tiu paliĝis kaj tremis.

"Vi diru vian evidencon," diris la Reĝo. "Se vi persistos konduti en tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin."

Tiu minaco ja ne kuraĝigis la atestanton. Li senĉese ŝanĝis la sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia konfuziĝo, li eĉ elmordis grandan pecon el la tetaso anstataŭ el la buterpano!

En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la kaŭzo? Post ne longe ŝi konstatis ke ankoraŭ unu fojon ŝi komencas kreski. Unue ŝi preskaŭ decidiĝis stariĝi kaj eliri la juĝejon. Tamen post plua pripenso, ŝi opiniis ke estos pli bone resti kie ŝi nun sidas, ĝis manko da spaco devigos la eliron.

"Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun troviĝis sidanta apud ŝi. "Apenaŭ mi povas spiri."

"Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja kreskas."

"Vi ne rajtas kreski tie ĉi," diris la Gliro.

"Sensencaĵo," rediris Alicio pli kuraĝe. "Ankaŭ vi kreskas."

"Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laŭ normala rapideco, kaj vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' juĝejo. La Damo dume eĉ ne unu momenton ĉesis rigardegi la Ĉapeliston, kaj, en la momento kiam la Gliro transiras la juĝejon, ŝi diris al unu el la ĉambelanoj: "Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Aŭdinte tiun ordonon la Ĉapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke ambaŭ ŝuoj fortremiĝis de la piedoj.

"Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Reĝo; "se ne, mi nepre ekzekutigos vin, ĉu vi estas nerve afliktata, aŭ ne."

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," la Ĉapelisto tuj komencis per tremanta voĉo – "mi estas malriĉulo – kaj apenaŭ mi komencis mian temanĝon – t.e. komencis antaŭ nur kelkaj tagoj – kaj pro la fakto ke la buterpano fariĝis tiel maldika – kaj ke la teo tvinklis tiel forte – "

"Kio tio estas pri tvinklo?" la Reĝo demandis.

"Ĝi komenciĝis per la Te – " diris la Ĉapelisto.

"Kompreneble 'tvinklo' komenciĝas per T" diris vigle la Reĝo. "Ĉu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo? – vi daŭrigu!"

– "Mi estas malriĉulo," la Ĉapelisto rekomencis "kaj preskaŭ ĉio pli malpli tvinklis post la teo, sed la Martleporo diris – "

"Mi ne diris," la Martleporo rapide intermetis.

"Vi diris– " insistis la Ĉapelisto.

"Mi tion neas," diris la Martleporo.

"Li neas 'tion'" diris la Reĝo, "do ellasu 'tion' el la evidenco."

"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris – " kaj la Ĉapelisto ĉirkaŭregardis por vidi ĉu ankaŭ li neos – sed la Gliro nenion neis, ĉar li profunde endormiĝis.

"Kaj poste," la Ĉapelisto daŭrigis, "mi tranĉis pli da buterpano – "

"Sed kion la Gliro diris?" demandis unu ĵurinto.

"Tion mi ne povas memori," respondis la Ĉapelisto.

"Se vi ne memoros," minacis la Reĝo, "mi ekzekutigos vin."

La kompatinda Ĉapelisto lasis fali la tetason kaj buterpanon, kaj humile surgenuis. Denove jam la trian fojon, li komencis: —

"Mi – se plaĉas al via Reĝa Moŝto – estas tre malriĉa – "

"Konsente, tre malriĉa vi estas je la parolarto," diris la Reĝo, "ĝin vi certe ne posedas."

Ĉe tiu reĝa ŝerco, unu kobajo aplaŭdis, kaj estis tuj subpremita de la oficistoj. (Ĉar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la juĝejo grandan kanvassakon, kunligeblan ĉe la buŝo per ŝnuretoj. En tiun sakon oni ŝovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.)

"Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi legas en la ĵurnaloj ke ĉe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj ekaplaŭdis, sed la aplaŭdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj de la juĝejo.' Kaj ĝis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio signifas."

"Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Reĝo, "estas permesite al vi deiri."

"Mi ja ne povas," kontraŭdiris la Ĉapelisto, "deiri pli malsupren, ĉar jam mi staras sur la planko."

"Tamen vi povas decidi desidi tie," respondis la Reĝo.

Ĉe tio la alia kobajo aplaŭdis kaj – estis subpremita.

"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi."

"Mi preferus hejmeniĝi por daŭrigi la temanĝadon," diris la Ĉapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de kantintoj.

"Vi havas la forpermeson," diris la Reĝo, kaj la Ĉapelisto tuj eliĝis la juĝejon, eĉ ne revestinte la ŝuojn.

– "Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la oficistoj. Sed antaŭ ol la oficisto atingis la pordon, jam la Ĉapelisto tute malaperis.

 

"Alvoku la duan atestanton," ordonis la Reĝo.

La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Ŝi portis en la mano la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaŭ la enveno; ĉar ŝi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite komenciĝis forta kaj konstanta ternado.

"Vi eldiru vian evidenc – " la Reĝo nur komencis.

"Rifuzas!" diris la kuiristino.

La Reĝo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallaŭta voĉo diris: —

"Ĉi tiun atestanton via Reĝa Moŝto devas kros-ekzameni."

"Nu, se tio estas nepre necesa," la Reĝo diris rezignacie, "mi faros ĝin laŭ mia eblo."

Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraŭ la kuiristino, ĝis liaj okuloj preskaŭ tute fermiĝis, li demandis per tre profunda voĉo: – "El kio oni faras tortojn?"

"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino.

"El melaso," korektis iu dorma voĉo malantaŭ ŝi.

"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo. "Senkapigu tiun Gliron! Eligu lin el la juĝejo! Subpremu lin! Pinĉu lin! Ŝiru al li la vangharojn!"

Dum kelkaj momentoj la tuta juĝantaro konfuziĝis, klopodadante eligi la Gliron. Kiam fine ĉio retrankviliĝis, la kuiristino jam malaperis.

"Ne grave estas," diris la Reĝo. Interne, li ja estis tre kontenta. "Alvoku la trian atestanton," li rapide daŭrigis, kaj aldonis per mallaŭta voĉo al la Damo:

"Bonvolu, mia karulino, mem krosekzameni la venontan. Pro tiu laboro la kapo al mi preskaŭ krevas."

Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfuŝas la liston, kaj ŝi tre miris kian ŝajnon havos la venonta atestanto; "ĉar," ŝi diris al si, "oni ĝis nun ricevis tre malmulte da evidenco."

Imagu al vi ŝian surprizon kiam ŝi aŭdis la kuniklon per la plej alta tono de sia kunikla voĉeto ellegi la nomon "Alicio."

ĈAPITRO XII
Alicio atestanto

"Jen mi" ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, ŝi tute forgesis ke dum la lastaj minutoj ŝi tre multe kreskis; kaj tiel subite ŝi eksaltis supren, ke ŝi renversis per la jupo la ĵurintarujon, kaj faligis ĉiujn ĵurintojn sur la kapojn de la sube starantoj.

Jen ili kuŝis sur la planko kaj senhelpe baraktadis, rememorigante al ŝi kio okazis en la hejmo antaŭ unu semajno, kiam ŝi akcidente renversis el globo aron da ruĝaj fiŝoj.

"Ho, pardonu, mi petegas," ŝi ekkriis tre ĉagrenite, kaj komencis kiel eble plej rapide relevi ilin. La ĵus aludita akcidento ja venigis en ŝian kapon la ideon ke, se ŝi ne sukcesos tuj kolekti kaj residigi ilin, ili nepre mortos.

"La proceson oni ne povas daŭrigi," diris la Reĝo per tre serioza voĉo, "ĝis ĉiuj ĵurintoj residiĝos —ĉiuj." Ripetante la lastan vorton, li fikse rigardis Alicion.

Alicio do rerigardis al la ĵurintarujo, kaj vidis, ke pro sia eksciteco ŝi remetis la Lacerton kun la kapo malsupren. Pro tio la kompatinda besteto melankolie svingadis la voston, sed tute ne povis rektigi sin. Elpreninte ĝin, ŝi restarigis ĝin konvene. Tamen private ŝi opiniis ke Sro. "Bil" havus egale saman valoron en la proceso, ĉu li sidus renversite aŭ kapsupre.

Kiam la ĵurintoj iom retrankviliĝis post la renversiĝo, kaj oni trovis kaj redonis al ili la ardezojn kaj grifelojn, ili tuj komencis elskribi plenan historion de la akcidento, escepte nur la Lacerton, kiu pro la terura ŝoko sidis kun la buŝo malfermita kaj rigardis la plafonon.

– "Kion vi scias pri ĉi tiu afero?" la Reĝo demandis al Alicio.

"Nenion," ŝi respondis.

"Nenion ajn?" persistis la Reĝo.

"Nenion ajn."

"Tio estas tre grava," diris la Reĝo turnante sin al la ĵurintoj.

Tiuj ĵus komencis skribi tion sur la ardezoj. Sed la Blanka Kuniklo tre sulkigis la brovojn, kaj faris al la Reĝo malaproban geston, dirante per tre respekta voĉo: "Kompreneble via Reĝa Moŝto intencis diri malgrava?"

"Malgrava, kompreneble," la Reĝo diris laŭte. Tamen, mallaŭtvoĉe li daŭre diradis al si: "grava, malgrava, malgrava, grava" kvazaŭ li eksperimentas kiu vorto havas la pli bonan sonon.

Kelkaj ĵurintoj skribis "grava," aliaj skribis "malgrava." Alicio povis mem vidi tion, ĉar ŝi staris sufiĉe proksime por rigardi sur la ardezojn. "Tamen tio ne esta grava," ŝi pensis.

En tiu momento la Reĝo subite ordonis "Silenton!" – Li ja en la lastaj minutoj diligente skribis en sia notlibro – kaj nun li legis el tiu libro: "'Regulo Kvardekdua' 'Neniu persono, kies alteco superas unu kilometron, rajtas resti en la juĝejo.'"

"Mi ne havas tian altecon," protestis Alicio.

"Vi havas," diris la Reĝo.

"Preskaŭ du kilometrojn," aldonis la Damo.

"Nu, ĉiuokaze mi ne volas iri," diris Alicio. "Plue, tio ne estas vera regulo; vi ja ĵus nun elpensis ĝin."

"Kiel vi kuraĝas tion diri?" diris la Reĝo. "Ne estas en la libro eĉ unu regulo pli malnova!"

"En tiu okazo, ĝi devis esti la unua," kritikis Alicio.

La Reĝo paliĝis kaj tuj fermis la notlibron. "Konsideru la verdikton," li diris al la ĵurintoj per mallaŭta trema voĉo.

La Blanka Kuniklo eksaltis ekscitite.

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris li, "ni ankoraŭ havas pli da evidenco por aŭskulti. Oni ĵus trovis tiun ĉi paperon."

"Kion ĝi enhavas?" demandis la Damo.

"Ne ankoraŭ mi malfermis ĝin," diris la Kuniklo; "sed ĝi ŝajnas esti letero skribita de la juĝato al – al iu."

"Nepre al iu" diris la Reĝo "escepte se ĝi estas skribita al Neniu, kaj ordinare oni ne skribas al li."

"Al kiu ĝi estas adresita?" demandis unu ĵurinto.

"Ĝi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo. "Fakte, nenio estas skribita sur la eksteraĵo."

Dirante tion li malfaldis la paperon, kaj aldonis: —

"Post ĉio dirita, ĝi ne estas letero; ĝi estas versaĵoj."

"Ĉu ili estas skribitaj per la manskribo de la juĝato?" demandis alia ĵurinto.

"Ne," respondis la Blanka Kuniklo, "kaj jen la plej nekomprenebla afero."

Ĉe tio la mienoj de la tuta ĵurintaro proklamis plenan konfuziĝon.

"Do, li nepre imitis ies manskribon," diris la Reĝo. (La mienoj de la ĵurintoj reheliĝis.)

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris la juĝato mem, "mi ne skribis ĝin, kaj neniu povas pruvi ke mi skribis ĝin. Ĝi ja ne estas subskribita ĉe la fino."

"Se vi ne subskribis," diris la Reĝo, "tio nur pligravigas la ofendon. Vi nepre intencis ian friponaĵon, ĉar alie vi certe estus subskribinta la paperon kiel honestulo."

Sekvis universala aklamado. Oni ja sentis ke tio estas la unua vere sprita diro, kiun la Reĝo diris dum la tuta tago.

"Tio pruvas ke li estas kulpa," diris la Damo.

"Ĝi pruvas nenion," diris Alicio. "Vi ja ankoraŭ ne scias ĉu la versaĵoj eĉ rilatas la nunan aferon."

"Legu ilin," la Reĝo ordonis.

La Blanka Kuniklo almetis siajn okulvitrojn.

"Kie vi volas ke mi komencu?" li demandis.

"Komencu ĉe la komenco," diris la Reĝo solene, "kaj daŭrigu ĝis vi venos al la fino; kaj ĉe la fino ĉesu legi."

Jen la versaĵoj kiujn la Blanka Kuniklo legis:

 
Li diris ke vi vidis ŝin
Kaj nomis min ĉe li, ho!
Ŝi laŭdis min (atentu ĝin)
Sed ne pri la talio.
 
 
Anoncis li ke restos mi
Ĉi tie – ni ĝin sciis.
"Se la aferon puŝos ŝi,
Ho ve al mi," vi kriis.
 
 
Al ŝi nur unu, du al li,
Tri, kvar al ni li donis!
Sed ĉiuj venis re al vi
Li tion ne oponis.
 
 
Se mi aŭ ŝi en tio ĉi
Kulpiĝus, li tre fida
Ke igos nin liberaj vi
Kiel nin vi nun vidas.
 
 
Supozis mi ke estis vi
Malhelpo al la planoj
(Dolor' vi for! ekkriis ŝi)
De ni kaj ĝi – pri ranoj.
 
 
Ne sciu li pri ŝia ŝat';
Ĉar tiu devas esti
Sekreta – kiel diplomat'!
Ĉu vi ne volas resti?
 

"Jen la plej grava evidencaĵo kiun ni ĝis nun aŭskultis," diris kontente la Reĝo, kaj frotis al si la manojn. "Nun do la ĵurintoj konsid…"

"Se iu el ili povos klarigi ĝin," diris Alicio – ŝi en la lastaj minutoj tiom grandiĝis ke ŝi jam ne timis interrompi eĉ la Reĝon mem – "mi donacos al li ses pencojn (250sd.); mi mem kredas ke enestas en ĝi eĉ ne unu ero da racia signifo."

Ĉiuj ĵurintoj elskribis sur la ardezoj ke "Ŝi kredas ke enestas eĉ ne unu ero da signifo," sed neniu el ili, malgraŭ la oferita premio, penis klarigi la versojn.

"Se enestas nenia signifo," diris la Reĝo, "tio ja ŝparos al ni multe da ĝeno, ĉar signifojn ni ne bezonas serĉi. Tamen, mi ne estas certa," li daŭrigis, etendante la versojn sur la genuo kaj kritike per unu okulo rigardante ilin; "Mi malgraŭ ĉio komencas trovi en ili ian signifon. 'Sed ne pri la talio.' Nur rigardante la juĝaton, oni tuj komprenas, kial ŝi ne laŭdis lian talion."

"Do jam ni faras progreson," li daŭrigis sinkontente. "'Ni ĝin sciis' tio kompreneble aludas la ĵurintojn. 'Al ŝi nur unu, du al li, Tri, kvar al ni li donis' jen kion li faris disdonacante la tortojn."

"Sed," kontraŭdiris Alicio, "la daŭrigo montras ke 'ĉiuj venis re al vi.'"

"Kaj jen ili," triumfis la Reĝo, montrante sur la tablon. "Nenio povas esti pli klara pruvo ol tio. Ankaŭ tion ĉi atentu: 'Dolor' vi for, ekkriis ŝi.' Ĉu vi, mia kara, (turnante sin al la Damo) ne ordonis ke la Loro estu for? Tamen, jen li sidas!"

"Certege," kriis la Damo, kaj furioze ĵetis kontraŭ la Loron grandan inkujon.

La inkujo trafis – ne la Loron – sed Bil Lacerton. Tiu jam de longe ĉesis skribi per la fingro, ĉar li ne sukcesis fari per ĝi markojn; sed nun la kompatinda besteto laboreme rekomencis la fingroskribon, uzante la inkon, kiu gutfalis de lia vizaĝo.

La Loro tute ne atentis la inkujon; li nur ĝentile klinis sin antaŭ la trono kaj majeste marŝis for.

"Doloro for! Do, Loro, for!" la Reĝo ripetis per speciale atentiga voĉo, kaj ĉirkaŭrigardis la ĉeestantaron kun afabla rideto.

Sekvis tre embarasa silento. Fine la Reĝo devis anonci "Mi faris ŝercon," kaj – tuj la korteganoj aplaŭdis amase.

"La ĵurintoj konsideru la verdikton," diris la Reĝo, jam la dudekan fojon!

Ĉi tiun fojon la Damo interrompis. "Ne, ne," ŝi diris, "ni havu unue la juĝon, kaj nur poste la verdikton."

"Vi parolas sensencaĵon," laŭte diris Alicio.

"Senkapigu ŝin," kriegis la Damo per ŝia plej alta voĉtono.

Tamen neniu ekmovis sin!

"Mi ne timas vin" diris Alicio (ŝi jam kreskis ĝis sia normala alteco). "Vi ja estas nenio, – nenio krom ludkartaro!"

La tuta kartaro tuj suprenleviĝis en la aeron kaj ree flugfalis sur ŝin. Ŝi eligis krieton, krieton duone timan kaj duone koleran, penis forfrapi ilin kaj —

– trovis sin kuŝanta sur la deklivo. Jen la fratino vartis ŝian kapon sur la genuoj kaj forbrosas kelke da sekaj folioj falintaj de la arboj sur ŝian vizaĝon.

"Vi vekiĝu, Anjo, vi vekiĝu, kara," diris la fratino. "Vi ja tre, tre longe dormis."

"Ho, mi estas sonĝinta tian kuriozan sonĝon," diris Alicio.

Kaj ŝi rakontis al la fratino laŭeble ĉiujn ĉi strangajn Aventurojn, kiujn vi ĵus tralegis.

Kiam ŝi finis la rakonton, la fratino kisis ŝin, dirante: —

"Jen tre kurioza sonĝo certege, Anjo. Sed jam malfruiĝas; vi do kuru en la domon por la temanĝo."

Alicio tuj levis sin kaj rajte pensis – dum ŝi kuras – kian mirindan sonĝon ŝi sonĝis!

Sed la fratino ankoraŭ sidis sur la deklivo, apogante la kapon per la mano, kaj rigardante la sunsubiron. Ŝi komencis pripensi la fratineton kaj ĉiujn ŝiajn aventurojn, ĝis ankaŭ ŝi falis en revon.

Jen ŝia revo: —

Unue pri Alicio mem ŝi revis. En ŝia fantazio denove la manetoj de Alicio kunligiĝis sur ŝiaj genuoj, denove tiuj klarbluaj okuloj de Alicio rigardas supren en ŝiajn. Ŝi kvazaŭ aŭdis la verajn voĉtonojn, kvazaŭ vidis tiun nur-Alician kapskuon (por postenigi la vageman buklon, kiu ĉiam malgraŭ ĉio volas fali antaŭ la okuloj); kaj dum ŝi aŭskultas – aŭ ŝajnas aŭskulti – la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis plene posedata de tiuj strangaj sonĝvivaĵoj.

Jen la longa herbaĵo murmuris ĉe ŝiaj piedoj ĉar la Blanka Kuniklo preterpasas – jen la timigita Muso plaŭde naĝas tra la tutapuda al ŝi akvo – Jen ŝi ekaŭdis la tintadon de la tetasoj, dum la Martleporo kun siaj kunuloj partoprenas la neniam finiĝantan manĝadon, kaj la altvoĉajn kriojn de la Damo ordonanta la malfeliĉajn gastojn for, for al la ekzekutisto! Ankaŭ, jen la porkinfano ternadas sur la dukinaj genuoj, dum frakasiĝas ĉirkaŭe la teleroj kaj pladoj. Denove plenigis la aeron tiu stranga krio de la Grifo, tiuj gratoj de l' Lacerta grifelo, la sufokaj blekoj de la subpremataj kobajoj; kaj malproksime, aŭdiĝas la plorĝemoj de la Falsa Kelonio.

 

Tre longe ŝi sidadis, kun okuloj fermitaj, kaj preskaŭ kredis ke ŝi mem vagas en tiu stranga Mirlando, kvankam ŝi bone konsciis ke, se nur ŝi malfermos la okulojn, la fantazioj malaperos, kaj ĉio refariĝos ordinara.

Se ŝi malfermos la okulojn, jam ne murmurigos la herbon Blanka Kuniklo, sed nur la vento; la akvoplaŭdojn kaŭzos ne la Muso, sed nur ŝanceliĝantaj kanoj; la tintadantaj tetasoj refariĝos ŝafsonoriloj; tuj mortos la altvoĉaj krioj de la furioza Damo, renaskiĝante kiel krioj de la ŝafpaŝtisto; la infana ternado kaj ĉiuj aliaj strangaj bruoj fariĝos – nur konfuzita bruaro de la farmkorto; kaj, anstataŭ la profundaj ĝemoj de la Falsa Kelonio, ŝi aŭdos de malproksime la blekadon de la bovinoj.

Fine, ŝi imagis al si kiel ĉi tiu sama fratineto en la venontaj jaroj estos mem plenaĝa virino; kiel ŝi kredeble gardos, dum la maturaj jaroj, la simplan kaj ameman koron kiu karakterizas la nunan infanecon; kiel ŝi kredeble kolektos ĉirkaŭ si aliajn infanojn, kaj al ili briligos la okulojn per multe da strangaj rakontoj, eble eĉ per tiu ĉi stranga Sonĝo; kiel ŝi kredeble simpatie partoprenos ĉiujn iliajn simplajn ĝojojn kaj malĝojojn, rememorante siajn infanjarojn kaj la belajn somertagojn.